Listo de kapabloj
A
Akvotempesto
Akvotempesto - Dum atakado mi gajnas +1/+1 por ĉiu resursokarto de la Domo de Nobeloj, kiun la defendanta ludanto regas.
Ariĝanto
Ariĝanto - Atakante, vi povas arigi min kun aliaj estaĵoj en unuopan estaĵon. (Arigitaj estaĵoj perdas siajn aliajn kapablojn dum batalo.)
B
Batalkrianto N
K-Batalkrianto N - Kiam mi atakas, ĉiuj aliaj atakantaj K estaĵoj ricevas +N/+0.
Rimarko: K estas kapablo kaj N estas nombro.
ekz. Milican-Batalkrianto 1 - Kiam mi atakas, ĉiuj aliaj atakantaj milicanaj estaĵoj ricevas +1/+0.
D
Defia
Defia - Ĉiu damaĝo kiun mi kaŭzas dum defendado de urbo estas aldonita al ĝia defendforto.
Distancfrapanto
Distancfrapanto - Mi povas defendi kontraŭ estaĵoj kiuj estas flugantoj.
Rimarko: vidu #Fluganto.
Duobla Atakanto
Duobla Atakanto - Mi kaŭzas damaĝon de unua frapo kaj normalan bataldamaĝon.
Rimarko: vidu #Unua Frapanto.
E
Elterigonto N
Elterigonto N - Kiam mi estas konvertita en resursokarton, montru min kaj metu N elterigojn indikilojn sur min. Forigu unu ĉe la fino de ĉiu vico kaj metu min en vian militistaron kiam vi forigas la lastan indikilon.
Entrudiĝanto
Entrudiĝanto - Mi povas moviĝi en urbojn de kontraŭuloj.
Evoluonto N
Evoluonto N - Kiam mi mortas, metu unu S kun ĵetkosto N aŭ malpli el via mano al vian militistaron, markitan.
Rimarko: N estas nombro kaj S estas estaĵospeco.
ekz. Evoluonto 4 - Kiam mi mortas, metu unu nagon kun ĵetkosto 4 aŭ malpli el via mano al vian militistaron, markitan.
F
Fluganto
Fluganto - Nur estaĵoj kiuj estas flugantoj aŭ distancfrapantoj povas defendi kontraŭ mi.
Rimarko: vidu #Distancfrapanta.
Fortigebla
Fortigebla - Kiam mi estas elĵetata, pagu x aldonajn resursojn por meti x +1/+1 indikilojn sur mi.
Frostigita
Frostigita - Mi ne povas markiĝi, malmarkiĝi, moviĝi, ataki nek defendi.
H
Hejmsopira
Hejmsopira - Je la komenco de la vico de mia reganto, se mi ne estas en urbo de la sama fakcio, mi perdas unu lojalecmarkon; alie, mi gajnas unu. Mi ne povas gajni pli ol mia originala numero kaj mi mortas kiam mi ne havas neniun.
I
Instigita
Instigita N - Mi ne povas ataki krom se vi pagas N resursojn.
Rimarko: N estas nombro.
ekz. Instigita 1 - Mi ne povas ataki krom se vi pagas 1 resursojn.
K
Kaŝita
Kaŝita - Kaŝitaj estaĵoj estas metitaj dorsflanke supren kaj ne plu estas enludaj. (Aliaj kartoj povas kaŝi aŭ malkaŝi iun estaĵon.)
Rimarko: Ĝis Aro 5, neniu karto havas ĉi tiun kapablon, sed iuj kartoj povas igi aliajn kartojn kaŝitaj. Kaŝi signifas Igi karton kaŝita, kaj malkaŝi, igi karton ne plu kaŝita.
Kontuzanto
Kontuzanto - Al estaĵoj, mi kaŭzas damaĝon en la formo de −1/−1 indikiloj.
Korpogardisto
Korpogardisto N - Ĉiun vicon, mi povas deturni ĝis N damaĝon el cela estaĵo, kiun vi regas, kaj anstataŭe meti tiun damaĝon sur min.
Rimarko: N estas nombro.
L
Laca
Laca - Mi eniĝas ludon markita.
M
Milicano
Milicano - Milicanoj povas ataki duan, alternativan urbon.
Mokanto
Mokanto - Kiam mi atakas, vi povas malmarkigi estaĵon de kontraŭulo kaj igi ĝin defendi kontraŭ mi se ĝi eblas.
Mortiga
Mortiga - Estaĵojn, kiujn mi damaĝas, estas detrui (sendepende de ilia defenda forto).
N
Nedetruebla
Nedetruebla - Se mi estus sendita al la tombejo de ludo, anstataŭe mi restas enluda.
Nekromancianto
Nekromancianto - Kiam estaĵo, kiun mi kaŭzis damaĝo ĉi tiun vicon, mortas, metu unu ĵetonon, kiu estas 1/1 Malmortulo Skeleto, en vian militistaron, markitan.
P
Paca
Paca - Mi ne povas ataki.
Pioniro
Pioniro - Dum mi estas en via mano, metu min en ajnan urbon kiun vi konstruas.
Prirabanto
Prirabanto - Damaĝo mi kaŭzas atakante estas aldonita al la defendoforto de cela urbo.
Produkti
Produkti N <fakcio> resursoj - Produktas N kvanton da resursoj por la specifita fakcio.
Rimarko: N estas nombro.
R
Rabatita S
Rabatita S - Mi kostas unu resurson malpli por ĉiu S vi regas.
Rimarko: S estas estaĵospeco.
ekz. Rabatita simio - Mi kostas unu resurson malpli por ĉiu simion vi regas.
Rabia
Rabia - Estaĵoj rabiaj devas ataki ĉiun vicon se kapablaj. Ajna estaĵo damaĝita de rabia estaĵo iĝas rabia. Fine de la vico de ludanto, ri devas oferi ĉiujn rabiajn estaĵojn.
Recikligota
Recikligota - Konvertu min en markitan resurson kiam mi estas metita en la tombejon.
Rifuĝita
Rifuĝita - Mi ne povas esti la celo de sorĉoj aŭ kapabloj de kontraŭuloj.
S
Sablokopio
Sablokopio - Mi estas kopio de alia karto kaj havas la specon Sablokopio apud miaj aliaj specoj. Kiam la originala karto estas detruita, mi ankaŭ estas detruita.
Sang-venĝema
Sang-venĝema - Mi enigas ludon kun x +1/+0 indikiloj, kiam x egalas al la damaĝo kaŭzita la antaŭan vicon fare de cela kontraŭstara estaĵo.
Savebla
Savebla N - Vi povas pagi N resursojn por reveni min al via mano el la tombejo.
Sindona
Sindona - Mia sindoneco al urbo kalkulas duoble.
Sturmanto
Sturmanto K N - Kiam mi atakas kune kun aliaj sturmanta estaĵo, mi ricevas +N/+0 kaj iĝas K.
Rimarko: K estas kapablo kaj N estas nombro.
ekz. Sturmanto superpasanto 2 - Kiam mi atakas kune kun aliaj sturmanta estaĵo, mi ricevas +2/+0 kaj iĝas superpasanto.
Subita
Subita - Mi povas esti ludata rekte al vian militistaron.
Superpasanto
Superpasanto - La troo de neblokita damaĝo kiun mi kaŭzas estas portita al la atakata urbo.
Ŝ
Ŝanĝebla
Ŝanĝebla - Oferu min kaj metu 'X karton' el via kartaro al mia loko. Miksu vian kartaron.
U
Unika
Unika - Neniu ludanto povas regi pli ol unu da ĉi tiu unuo iam ajn.
Unua Frapanto
Unua Frapanto - En batalo, mi damaĝas unue. La kontraŭstara estaĵo nur kontraŭbatos se ĝi pluvivas.
V
Veterano
Veterano - Mi ne estas markita por atakado.
Vojaĝanto
Vojaĝanto - Mi ne estas markigita por moviĝi.
Arcmage Derived Abilities List
Some creature types have derived abilities, those abilities are applied as if they have the corresponding keyword.
L
Legend
Legend - No player cannot control more than one of this unit at any time.