Talk:Arcmage Reguloj

From Arcmage Wiki
Revision as of 08:17, 9 June 2023 by Eaterjolly (talk | contribs)
Jump to navigation Jump to search

Notoj pri la sekcio "Bazoj"

Ekiĝanta Komenco
La vorto "ekiĝi" ne estas trovata nek en la PIV nek en Vikivortaro. Kie ĉi vorton vi trovis? Ni ne devas krei vorton se ni povas traduki alimaniere. Ĉar ĝi ŝajnas, ke "Getting Started" estas esprimo propra de la angla, mi sugestas, ke ni traduku ĝin kiel "Komencante" aŭ "Enkonduku".
"ARC-mage aŭ simple 'arcmage' estas..."
Unue, mi kredas, ke ni devas enmeti "aŭ simple 'arcmage'" per komoj. T.e.: "ARC-mage, aŭ simple 'arcmage', estas..."
Due, kvankam uzi la simplajn citilojn ('') estas bona, mi proponas, ke ni uzu la duoplajn citilojn (""), ĉar mi trovis en tekstaro.com, ke la duoplaj estas pli uzata ol la simpla. Cetere, la simplaj citiloj estas uzata por citaĵoj en citaĵoj.
"ARC-mage ... estas kartan ludon..."
Ne uzu la n-finaĵo por "esti"! Oni uzas la n-finaĵon por montri la objekton de la frazo. Ĉi tio okazas nur ĉe transitivaj verboj. "Esti" ne estas transitiva. Ĝi estas speciala speco de verbo nomita "kopulo". Ĉar ili ne havas objekton, oni ne uzu la n-finaĵon.
"kartan ludon"
Ni ne uzu "karta ludo". Ni uzu "kartludo" (vidu ankaŭ Vikipedio artikolo pri Magic: The Gathering).
"speca fakcio"
"Speca" signifas "apartenanta al unu aŭ pluraj specoj" (angle, "type", "kind"). Ĉi tie, ni devas uzi "specifa", kio signifas "havanta ecojn, karakterizajn de nur unu speco" (angle, "specific").
"karta tipo"
Ĉi tie, "speco" estas pli bona ol "tipo".
Ankaŭ, ĉar "karta speco" havos unikan signifon kaj uzon, mi proponas, ke ni kreu la vorton "kartspeco" aŭ "kartospeco".
"ulo"
Kial vi proponis "ulo" anstataŭ "kreitaĵo"?
"sorĉaĵo"
Mi proponas uzi "ensorĉo" por traduki "enchantment". Ĝi signifas "enmeti en sorĉo", kaj esprimas pli ĝuste la agon de l' "enchantment"-oj".
"ludano"
"Ludano" ne estas trovata nek en la PIV nek en Vikivortaro nek en tekstaro.com. La ĝusta vorto estas "ludanto".

HappyMilk (talk) 07:13, 9 June 2023 (CEST)

DANKON ! ! ! Mi proponas uzi « ulo » , ĉar estantoj de la kartoj pli ofte havas virtojn de homoj ol havas malvirtojn de bestoj . Alia , mi kongruas kun vi je plej ĉio .
Eaterjolly (talk) 08:17, 9 June 2023 (CEST)