Talk:Arcmage Reguloj
Revision as of 01:17, 29 June 2023 by HappyMilk (talk | contribs) (→Notoj pri la subsekcio "Ludanta karton": new section)
Notoj pri la sekcio "Bazoj"
- Ekiĝanta Komenco
- La vorto "ekiĝi" ne estas trovata nek en la PIV nek en Vikivortaro. Kie ĉi vorton vi trovis? Ni ne devas krei vorton se ni povas traduki alimaniere. Ĉar ĝi ŝajnas, ke "Getting Started" estas esprimo propra de la angla, mi sugestas, ke ni traduku ĝin kiel "Komencante" aŭ "Enkonduku".
- "ARC-mage aŭ simple 'arcmage' estas..."
- Unue, mi kredas, ke ni devas enmeti "aŭ simple 'arcmage'" per komoj. T.e.: "ARC-mage, aŭ simple 'arcmage', estas..."
- Due, kvankam uzi la simplajn citilojn ('') estas bona, mi proponas, ke ni uzu la duoplajn citilojn (""), ĉar mi trovis en tekstaro.com, ke la duoplaj estas pli uzata ol la simpla. Cetere, la simplaj citiloj estas uzata por citaĵoj en citaĵoj.
- "ARC-mage ... estas kartan ludon..."
- Ne uzu la n-finaĵo por "esti"! Oni uzas la n-finaĵon por montri la objekton de la frazo. Ĉi tio okazas nur ĉe transitivaj verboj. "Esti" ne estas transitiva. Ĝi estas speciala speco de verbo nomita "kopulo". Ĉar ili ne havas objekton, oni ne uzu la n-finaĵon.
- "kartan ludon"
- Ni ne uzu "karta ludo". Ni uzu "kartludo" (vidu ankaŭ Vikipedio artikolo pri Magic: The Gathering).
- "speca fakcio"
- "Speca" signifas "apartenanta al unu aŭ pluraj specoj" (angle, "type", "kind"). Ĉi tie, ni devas uzi "specifa", kio signifas "havanta ecojn, karakterizajn de nur unu speco" (angle, "specific").
- "karta tipo"
- Ĉi tie, "speco" estas pli bona ol "tipo".
- Ankaŭ, ĉar "karta speco" havos unikan signifon kaj uzon, mi proponas, ke ni kreu la vorton "kartspeco" aŭ "kartospeco".
- "ulo"
- Kial vi proponis "ulo" anstataŭ "kreitaĵo"?
- "sorĉaĵo"
- Mi proponas uzi "ensorĉo" por traduki "enchantment". Ĝi signifas "enmeti en sorĉo", kaj esprimas pli ĝuste la agon de l' "enchantment"-oj".
- "ludano"
- "Ludano" ne estas trovata nek en la PIV nek en Vikivortaro nek en tekstaro.com. La ĝusta vorto estas "ludanto".
HappyMilk (talk) 07:13, 9 June 2023 (CEST)
- DANKON ! ! ! Mi proponas uzi « ulo » , ĉar estantoj de la kartoj pli ofte havas virtojn de homoj ol havas malvirtojn de bestoj . Alia , mi kongruas kun vi je plej ĉio .
- Eaterjolly (talk) 08:17, 9 June 2023 (CEST)
- Mi komprenas via elekto de "ulo", sed mi vere kredas, ke "estaĵo" aŭ "kreitaĵo" estas pli ĝusta. Kvankam la plej multaj el la "creatures" estas homsimilaj, kelkaj, kiel la ombroj, la arboj, la reptilioj, etc., ne estas homsimilaj. Sed ĉiuj estas "estaĵoj"/"kreitaĵoj". Cetere, "ulo" havas nuanco de "individuo", kaj kelkaj kartoj reprezentas multaj estaĵoj, kiel "Foul Imps" kaj ajna rajdisto.
- HappyMilk (talk) 18:38, 9 June 2023 (CEST)
Notoj pri la subsekcio "Bezonotaj Materialoj"
- Bezonotaj Materialoj
- Bezonataj estas pli ĝusta, ĉar oni bezonas la materialoj nun kaj ĉiam. Se la frazo estus Playing Materials, tiam oni povus uzi la futuron (Ludontaj Meterialoj), ĉar ĉi tiu sekcio temus pri la materialoj antaŭ ludi.
- Ludi Arcmage...
- La frazo devas komenci kun Por (Por ludi Arcmage...).
- Kartaro Konstruata
- Ĉar Building ĉi tie signifas la ago, estas pli ĝuste uzi Konstruado (Konstruado de Kartaro).
- akiri la antaŭ-konstruitaj kartaroj
- Vi forgesis la n-finaĵo!
- Ĉar antaŭ estas prefikso, la dividostreko ne estas bezonata. antaŭkonstruitaj.
- do presi...
- Do estas partikulo "montranta logikan sekvon, konkludon el la antaŭa diritaĵo". Ĉi tie, estas pli ĝuste uzi poste. Poste presi...
- maniki tiojn
- Sleeve nur havas la signifo "kovaĵo aŭ tegaĵo por protekti ion" en la angla. Tio ne veras nek en Esperanto nek en multe aliaj lingvoj. Mi proponas uzi tegi.
- Anstataŭ tiojn, ni uzu ilin.
- Io noti ĉies defenda forteco de urbo
- Ni metu por inter Io kaj noti.
- Spuri estas pli ĝusta ol noti. Oni ne povas noti per ĵetpluredroj, sed oni do povas spuri per ilin.
- Oni ne bezonas spurilon por urboj de aliaj ludantoj, nur por siaj propraj urboj. Do, estas pli ĝuste uzi "Io por spuri la defendan forton de ĉiu urbo".
- Ni metu la antaŭ defenda forto.
- Vi forgesis la n-finaĵo en defendan fortecon!
- Ĉar fortecon signifas intenseco, forton estas pli ĝusta.
- krajono & papero;
- La kaj-signo (&) ne estas ordinare uzata. Estas pli bone uzi kaj, k. aŭ k. Mi proponas la unuan.
- Kvankam la angla versio uzas ;, ni uzu simplan ,.
- or kelkaj dudeklateraj kuboj
- Vi forgesis traduki or!
- Pri (ĵet)pluredroj, ni uzu edra anstataŭ latera.
- Ni povas ankaŭ anstataŭigi dudek- kun 20-.
- Ĉar kuboj havas precize ses edrojn, ni anstataŭigu ĝin por pluredroj. "...aŭ kelkaj 20-edraj pluredroj"
- fakciaj numeriloj
- Ĉar ne ekzistas ĝusta traduko por counter, mi kredas, ke ni devas uzi ĵetono. Numerilo signifas aparato.
- ĉiuj klarigeblaj al la aliojn
- Plurala ĉiu estas angle all. Por signifi each, vi uzu la singularan.
- Klarigebla ne estas la traduko de distinguishable. Tio estas distingebla.
- Al indikas direkton. Vi uzu de anstataŭe.
- Alioj signifas io alia. Ĉi tie, aliojn estas uzata pli simile al pronomo. Do, ni devas uzi aliaj.
- Ĉar ĉi tiu frazo ne havas verbon, tie ne havas direktan objekton. Do, ni ne uzu la n-finaĵo. "ĉiu distingebla de la aliaj"
- unu verda numerilo por..., unu nigra por...
- Ni ne bezonas uzi unu ĉi tie. Ni forigu ĝin.
- L' Imperio
- Ĉar la artikolo L' estas parto de la nomo de la fakcio, mi kredas, ke ni ĉiam devas uzi inter L' kaj Imperio.
HappyMilk (talk) 21:09, 9 June 2023 (CEST)
- Ĵetono ŝajnas ne precize ĉar multaj ludantoj uzus koloran ŝtonon unuedran . Mi metis «indikilo» ^-^ .
- Alie, havu GRANDEGAN DANKON ! Eaterjolly (talk) 21:40, 10 June 2023 (CEST)
Notoj pri subsekcio "Kartaro Konstruata"
- Kartaro Konstruata
- Kiel jam menciite, Konstruata estas malĝusta. Ĝi estas participo, kaj Building estas nomo. Konstruado de Kartaro estas pli ĝusta traduko.
- Bone konstruanta vian kartaron estas gravan al sukceso en la ludo.
- Ĉi tiu estas tre kompleksa frazo. Ni ekzamenu ĝin! Ni havas du frazpartoj: la subjekto ("Building your deck well") kaj la predikato ("is vital to success in the game").
La subjekto estas kompleksa frazparto, sed ni povas diri, ke la substantivo estas la ago building your deck. Kaj well estas speco de building your deck.
Vi tradukis building kiel konstruanta, sed konstruanta estas adjektivo. Ĉar ni bezonas substantivon, ni traduku building kiel aŭ konstruado aŭ konstrui (verboj povas funkcii kiel substantivoj).
Nun, ni bezonas priskribon por konstruado/-i. Ĉar traduki your deck kiel vortelemento estas malfacila, ni uzu specife konstrui, kaj ni kompletigas ĝin kun vian kartaron (kun la n-finaĵo, ĉar ĝi estas la rekta objekto). Nun, ni havas konstrui vian kartaron.
Poste, ni aligas bone al la komenco de la subjekto: bone konstrui vian kartaron
Por la predikato, ni povas komenci kun estas kaj sekvi ĝin kun grava (aŭ gravega) por la sukceso en la ludo.
Notu...- ke ni ne povas uzi konstruanta, ĉar ĝi estas a-vorto kiu necesas o-vorton. "Bone konstruata vian kartaron" ne havas o-vorton.
- ke ni ne devas aligi la n-finaĵo al grava ĉar, 1) ĝi ne havas o-vorton kaj ne estas rekta objekto, 2) la rekta objekto de konstruanta jam estas vian kartaron, kaj 3) la objekto de verbo uzata kiel subjekto ne povas esti en la predikato, nur en la subjekto.
- ke por estas pli ĝusta ol al
- Ludantoj konstruas iliajn kartarojn laŭ ilia persona luda stilo
- Memoru uzi la refleksivan personon! Ĉar la kartaroj estas de la ludantoj, oni uzu siajn anstataŭ iliajn. Kaj ĉar la "persona luda stilo" estas ankaŭ de la samaj ludantoj, ni ankaŭ uzu sia anstataŭ ilia.
- Ni povas uzi ludstilo anstataŭ luda stilo. Mi kredas, ke ĝi estas pli ĝusta.
- Via elektado de kartoj por via kartaro faras viaj elektoj dum la ludo, kaj afektos rekte kiel bone vi fartus antaŭ kontraŭuloj.
- Elektado signifas, angle election, temante pri voĉdono. Uzu simplan elekto. (Via elekto de kartoj...)
- Mi kredas, ke ni devas forlasi por via kartaro. Tio estas implicita en la kunteksto.
- Ni povas anstataŭigi far- per determin-. (Via elekto... determinas viaj elektoj...)
- Ĉar fari kaj determini estas transitivaj verboj, viaj elektoj estas rekta objekto. (Via elekto... determinas viajn elektojn...)
- Ni povas uzi opcioj anstataŭ elektoj por eviti ripeton. (Via elekto... determinas viajn opciojn...)
- Afekti signifas "Ŝajnigi ion per nenaturaj, nesimplaj manieroj"[1]. Influi estas pli ĝusta traduko. Mi ŝanĝos ĉi tiun vorton ĉar ĝi estas malĝusta traduko, sed bonvolu sciigi nin ĉu vi havas alian alternativon. (Via elekto... determinas..., kaj influos...)
- Kiom estas pli ĝusta ol kiel (vidu Rim. 2), ĉar la subfrazo temas pri la grado, ne pri la maniero. (Via elekto... influos rekte kiom bone...)
- Ŝajnas al mi, ke influos/afektos rekte estas iom nekomprenebla. Mi preferas rekte influos. (Via elekto... rekte influos kiom bone...)
- Farti temas pri sanstato. Ĝi estas malĝusta traduko por ĉi tiu frazo. Ni uzu fari. (Via elekto... rekte influos kiom bone vi farus...)
- Estas pli ĝusta se ni ŝanĝas "farus/fartus" por "povus fari/farti". (Via elekto... rekte influos kiom bone vi povus fari...)
- Antaŭ montras pozicion[2]. Ni uzu kontraŭ anstataŭe (vidu ĉi tiun PMEG artikolon. (Via elekto.. rekte influos kiom bone vi povus fari kontraŭ kontraŭuloj.)
- Ne forgesu uzi viaj antaŭ kontraŭuloj! (Via elekto de kartoj determinas viajn opciojn dum la ludo, kaj (rekte influos/influos rekte) kiom bone vi povus fari kontraŭ viaj kontraŭuloj.)
- Dum la ludo progresadi, vi eltiros donan kvanton de kartoj el la kartaro preskaŭ ĉiu vico.
- Ĉi tie, ni ne povas uzi la infinitivon progresadi. La angla versio diras as the game proceeds. Ĉar proceeds estas predikato, ni devas uzi ajna tenso. La plej ĝusta estas la prezenco: progresadas. (Dum la ludo progresadas...)
- Mi kredas, ke progresi sufiĉas por ĉi tiu frazo, ĉar progresadi signifas daŭre progresi[3]. (Dum la ludo progresas...)
- Preferu preni ol eltiri. (...vi prenos donan kvanton...)
- Ĉi tie, donan ne estas ĝusta traduko de given. Unue, ĉar given estas participo, vi devis traduki ĝin kiel donatan/donitan. Due, doni ne havas ĉi tiun signifon de give. Estas pli ĝusta uzi difinitan. (...vi prenos difinitan kvanton...)
- Ekzistas obskura regulo de la n-finaĵo pri tempa mezuro[4]. Laŭ tiu regulo, ni devas uzi ĉiun vicon. (Dum la ludo progresas, vi prenos difinitan kvanton de kartoj el la kartaro preskaŭ ĉiun vicon.)
- La kartaro estas miksitan kiam la ludo ekiĝas, tiel vi malofte scias kiun vi eltiros.
- Kiel jam menciite, la verbo estas estas netransitiva. Tio signifas, ke la kartaro estas miksita ne havas rektan objekton. (La kartaro estas miksita...)
- Memoru, ke ekiĝi ne ekzistas, kaj komenciĝi estas preferinde. (...estas miksita kiam la ludo komenciĝas...)
- Do estas preferinde ol tiel, ĉar do esprimas logikan sekvon[5]. (...kiam la ludo komenciĝas, do vi malofte...)
- Kutime, vi mankus pretigi kartaron antaŭ vi sidos ludi.
- Kial vi tradukis would want kiel mankus? Oni traduku ĝin kiel volus. (Kutime, vi volus pretigi kartaron antaŭ vi sidos ludi.)
- La kartaro lasas enteni kartojn el ajna kombinado de unu aŭ plu fakcio, kaj ajna miksado de kartaj tipoj.
- La kartaro ne lasas nenion. Ni uzu povas. (La kartaro povas enteni...)
- Mi kredas, ke enhavi estas pli taŭga ol enteni, ĉi tie. Ĉar enteni havas nuancon pri "ne ellasi", kaj enhavi, ne. (La kartaro povas enhavi...)
- Kombinado kaj miksado signifas agoj. Ĉar ni parolas pri la rezulto de la kombinado kaj la miksado, ni uzu kombinaĵo kaj miksaĵo, respektive. (...el ajna kombinaĵo de unu aŭ plu fakcio kaj ajna miksaĵo de kartaj tipoj)
- Plu ne estas taŭga en ĉi tiu kunteksto. Ni uzu pluraj anstataŭe. (...de unu aŭ pluraj fakcio...)
- Memoru, 1) ke tipo ne devas esti uzata. Ni uzu speco; kaj 2) ke ni uzu kartospecoj, kunligite. (La kartaro povas enhavi kartojn el ajna kombinaĵo de unu aŭ pluraj fakcio kaj ajna miksaĵo de kartospecoj.)
- Almenaŭ tri de la kvardek kvin kartoj devas esti urbaj kartoj.
- De estas malĝusta. Ni uzu el. (...tri el la kvardek kvin...)
- Ĉar la city cards ne estas ajna kartospeco kiu estas urba, sed specifaj kartoj kun specifaj reguloj, ni devas krei la vorton urbokartoj (kaj ulokartoj, ensorĉokartoj, magikartoj, kaj okazaĵokartoj) Vidu ĉi tiun artikolon(Almenaŭ tri el la kvardek kvin kartoj devas esti urbokartoj)
- Kartaro lasas nur enteni malalmenaŭ tri kopiojn de karto.
- Kiel mi jam menciis, ni uzu povas anstataŭ lasas. (Kartaro povas nur...)
- Kiel mi jam menciis, mi sugestas uzi enhavi anstataŭ enteni ĉi tie. (Kartaro povas nur enhavi...)
- Malalmenaŭ ne ekzistas. Ni traduku up to kiel ĝis. (Kartaro povas enhavi nur ĝis tri kopiojn de karto.)
- Kartoj estus konsiderita kopiojn se tioj havu precize la saman kartan nomon.
- Estus estas en nereala modo, sed la kartoj reale estas konsideritaj. Do, ni uzu estas. (Kartoj estas konsiderita...)
- Ĉar konsiderita estas a-vorto, kaj kartoj estas multenombra, ni devas uzi konsideritaj. (Kartoj estas konsideritaj kopiojn...)
- Ĉar "kartoj estus/estas konsideritaj" ne havas transitivan verbon, ni ne devas uzi la n-finaĵon por kopioj. (Kartoj estas konsideritaj kopioj se tioj...)
- Tioj estas malĝusta pro multaj kialoj.
- Tio ne povas esti plurala.
- Tio temas pri aferoj, ne pri objektoj. Por objektoj, ni uzu tiu (kiu povas esti plurala).
- Ni ne bezonas uzi tiuj. Ni povas uzi ili. (Kartoj estas konsideritaj kopioj se ili havu...)
- Havu estas vola modo. Ni bezonas realan modon, ĉar la konsiderado estas reala. (...se ili havas precize...)
- Kiel "urbokarto", ni uzu kartonomon. (Kartoj estas konsideritaj kopioj se ili havas precize la saman kartonomon.)
- Iu ajn karto en Arcmage lasas doni al kartaro.
- Iu ajn estas maltaŭga. Ni uzu ajna. (Ajna karto...)
- Ne estas vera, ke ajna karto lasas iuj doni. Ni devas uzi "povas esti aldonita". (Ajna karto... povas esti aldonita al kartaro.)
- regote de ĉi-tiuj reguloj de kartaro konstruata
- La participoj estas vortoj de malfacila uzado. Ni povas uzi laŭ por eviti ĝusta uzo de regi. (laŭ ĉi-tiuj reguloj...)
- Ĉi tiuj neniam havas strekon! Vidu ĉi tiun artikolon. Nur uzu ĉi tiuj (laŭ ĉi tiuj reguloj...)
- Kiel jam menciita, uzu konstruado de kartaro. Alterne, uzu kartarkonstruado aŭ kartar-konstruado. (laŭ ĉi tiuj reguloj de kartar-konstruado)
- La malantaŭoj de ĉiuj kartoj en kartaro devus aspekti egalajn.
- Uzu "devas", ĉar la devo estas reala. (La malantaŭoj... devas aspekti egalajn.)
- Sam- estas preferinde ol egalajn. (La malantaŭoj... devas aspekti samajn.)
- Ĉar aspekti estas netransitiva verbo, ni uzu forlasu la n-finaĵon. (La malantaŭoj de ĉiuj kartoj en kartaro devas aspekti same.)
- Ekiĝi komencon, ni havas kelkajn antaŭ-konstruita prete ludi kartarojn akireblajn
- "Ekiĝi komencon" estas nekompreneble. Ni uzu "Por komenci".
- Tamen "akireblajn" estas ĝusta, ĉar ni havas multajn adjektivojn por "kartarojn" ("kelkajn", "antaŭ-konstruita", "prete ludi" k "akireblajn"), estas pli mallonga se ni uzus "ni disponas". (Por komenci, ni disponas kelkajn...)
- "Kelkajn" havas la ĝustajn finaĵon, sed vi forgesis aldoni ilin al "antaŭ-konstruita"! (...ni disponas kelkajn antaŭ-konstruitajn... kartarojn)
- Ĉar "ready to play" funkcias kiel adjektivo, ni devus uzi aŭ "pretludeblajn" aŭ "pret-ludeblajn" (...ni disponas... pret-ludeblajn kartarojn)
- multa fakcio
- Ruĝa Flago & Ombra Legio; temo: agresemo, rekta damaĝo, fortigantaj ulojn
- Ĉar ni parolas pri du fakcioj, ni uzu "multaj fakcioj", multnombre.
- Memoru, ke la kaj-signo & estas evitinde, kaj la mallongigo k. (aŭ simpla k) estas preferinde.
- "Fortigantaj ulojn" estas malĝusta ĉar "fortigantaj" estas adjektivo kaj "ulojn" estas la rekta objekto. Se "fortigantaj" priskribas la "ulojn", ni devas skribi "fortigantajn". Sed, ĉar ni ne havas subjektojn nek transitivan verbon, ni ne povus uzi la n-finaĵo kaj ni uzus fortigantaj uloj. Tien, ni ne parolus vere pri la temo de la kartaro, ĉar la temo de la kartaro estas "boost creatures", la ago, ne la uloj. Ni uzu aŭ fortigi estaĵojn aŭ fortigado de estaĵoj. (multaj fakcioj: Ruĝa Flago k Ombra Legio; temo: agresemo, rekta damaĝo, fortigi estaĵojn/fortigado de estaĵoj)
- rego, muelanta la kartaron de la kontraŭulo
- Ni ne povas uzi "muelanta" ĉar ĝi estas adjektivo kaj ĝi priskribas nenion. Ni povas uzi muelado de anstataŭe. Tie, ĉar "muelado" estas o-vorto, ni forlasus la n-finaĵo de "kartaron". (muelado de la kartaro de la kontraŭulo)
- karta serĉado
- La serĉado ne havas kart-econ, sed la celo de la serĉado estas kartoj. Ni uzu "serĉado de kartoj"
- ana sinergio
- Ŝajnas al mi, ke "ana" ne ekzistas en Esperanto, sed kiel propra nomo (Ana). Krome, la sinergio ne havas an-econ, prefere, estas sinergio de uloj. Ni uzu "sinergio de uloj.
- kreanta hordon de orkoj
- Kiel ĉe Uneasy Alliance kaj Toll of Time, ni uzu kreado anstataŭ kreanta.
- Por eviti uzado de multaj "de"-j, ni povas uzu orka hordo. (kreado de orka hordo)
- diskartado, timo, malmortaj kaj ombraj uloj
- "Diskarti" ne ekzistas. Ni povas uzi forĵeti anastataŭe. (forĵetado, timo, malmortaj kaj ombraj uloj)
- kaj tiel plu
- Ĉi tiu estas konkreta esprimo, sed ne estas la taŭga traduko de and many more. "Kaj multaj pli" estas pli taŭga traduko. HappyMilk (talk) 05:08, 19 June 2023 (CEST)
Notoj pri subsekcio "Venkonta"
- Venkonta
- "Venkonta" estas netaŭga, ĉar ĝi estas a-vorto kiu ne havas o-vorton por priskribi. Kio estas venkonta? Estas pli taŭga uzi Venki aŭ Venko
- Rezulto: Venko
- Ludanto venkas kiam ĉiuj aliaj ludantoj malvenkiĝis.
- "Venkas" devas esti grasa.
- Ni uzu "estas venkitaj" anstataŭ "malvenkiĝis".
- Rezulto: Ludanto venkas kiam ĉiuj aliaj ludantoj estas venkitaj.
- Ludanto estas malvenkigitan kiam ajnoj de sekvantoj okazi
- Ni devas uzi "estas venkita" anstataŭ "estas malvenkigitan". Neniu ludanto povas malvenki neniun alian. Ludantoj nur povas venki aliajn ludantojn. Do, la aliaj ludantoj estas venkitaj. (Ludanto estas venkita kiam...)
- "Malvenkigitan" (aŭ "venkitaj") devas esti grasa. (Ludanto estas venkita kiam...)
- "Malvenkigitan" ne devas havi n-finaĵon, ĉar la ludanto ne estas rekta objekto de nenion.
- "Ajno" signifas io ajn. Ĉar ni do scias la aferon temanta (t.e., la "sekvantoj"), ni uzu "iu ajn", anstataŭe. (...kiam iu ajn de sekvantoj...)
- Anstataŭ "de", ni devas uzi "el la". Vidu [Distingo de individuoj aŭ de parto]. (...kiam iu ajn el la sekvantoj...)
- "Okazi" devas esti en la prezenco.
- Rezulto: Ludanto estas venkita kiam iu ajn el la sekvantoj okazas
- Ĉio de ties urboj detruiĝis, aŭ
- Ĉar ni ne parolas pri ĉiu afero, sed pri la grupo de, specife, urboj, ni uzu Ĉiuj anstataŭ "Ĉio". (Ĉiuj de ties urboj...)
- Kiel la antaŭa frazo, ni anstataŭigu "de" por el. (Ĉiuj el ties urboj...)
- "Riaj" estas preferinde ol "ties"[6]. (Ĉiuj el riaj urboj...)
- "Detruiĝis" estas malĝusta ĉar -iĝ signifas, ke la urboj devas detrui sin. Kio ĝustas estas uzi estas detruitaj", pasive, ĉar ne gravas, kiu detruas la urbojn.
- Rezulto: Ĉiuj el riaj urboj estas detruitaj, aŭ
- La ludanto uzis ĉiujn kartojn en ria kartaro kaj deviĝu eltiri eĉ unu alion.
- Memoru, ke kiam la objekto estas aŭ apartenas al la subjekto, vi uzu sia. Ĉar la kartaro apartenas al la temanta ludanto, do, ni uzu sia anstataŭ ria. (...ludanto uzis... en sia kartaro...)
- Deviĝi signifus, ke la ludanto iĝas sin mem devanta. Sed ri povas esti devanta de kontraŭulo aŭ la ludo mem. Do, ni uzu estas devigata. (...kaj estas devigita eltiri...)
- Mi ne kredas, ke "eĉ unu" estas bezonata. Mi kredas, ke ĝi estas evitinde.
- Alio signifas "io alia". Ĝi povus esti io ajn, ne nur kartoj. Estas preferinde, uzi "alian karton".
- Rezulto: La ludanto uzis ĉiujn kartojn en sia kartaro kaj estas devigita eltiri alian karton.
- En okaze kie ĉiuj restantaj ludantoj malvenkas do samtempe, l' ludo finu en egalvenko.
- Okaze estas malĝusta en ĉi tiu frazo. La taŭga traduko por "cases" estas kazoj. (En kazoj kie...)
- Kie jam menciita, ni uzu esti venkita anstataŭ malvenki. (...ĉiuj restantaj ludantoj estas venkitaj...)
- La rolvorteto do ne devas esti uzata ĉi tie. Vidu ĉi tiu artikolo pri do (...estas venkitaj samtempe...)
- "L'" estas uzata ĉefe en poezio kaj simile. Mi pensas, ke ĝi estas netaŭga por reguloj. Ni uzu la. (...la ludo finu...)
- Fini estas transitiva verbo; ĝi bezonas rektan objekton. "Finu" signifus, ke ni volas, ke la ludo finas ion ne menciitan. La reguloj diras, ke la ludo finas sin. Do, ni uzu finiĝas.
- Rezulto: En kazoj kie ĉiuj restantaj ludantoj estas venkitaj samtempe, la ludo finiĝas en egalvenko.
HappyMilk (talk) 22:39, 23 June 2023 (CEST)
Noto pri la subsekctio "Resursa Kartoj"
- Resursaj Kartoj
- Anstataŭ uzi kartospecon priskribante ("Resursaj Kartoj", "Urbaj Kartoj", kc), ni faru vortojn, uzante la kartospecon kiel preciziga antaŭelemento, kaj "karto" kiel la ĉefelemento.
- Kial vi elektis resurso anstataŭ rimedo?
- R: Resursokartoj
- Dum la ludo, ludanto povas meti karton el via mano kun la faco malsupren sur la tablo kaj turnu ĝin en resurson.
- Mi trovis, ke ni devas anstataŭigi iujn okazojn de ludo por partio.
- Ĉar ĉiu ludanto povas meti kartojn, ni uzu ludantoj multnombre.
- Ĉar la kartometado okazas dum la tuta partio/ludo, ni devas uzi kartojn multnombre.
- Neniu ludanto povas meti kartojn el la mano de la leganto! Anstataŭ "via", ni uzu sia.
- Mi pensas, ke fronto estas traduko pli bona ol "faco". Fronto signifas "antaŭa parto de objekto", kiel rn "fronto de monero" kaj "fronto de medalo". Faco signifas "ĝenerale ebena parto de la surfaco de objekto, limigita de geometria figuro" [7]; nekonsiderante la antaŭan aŭ malantaŭan flanko de la karto. Kaj eĉ eble, ni devas uzi front-malsupren.
- Ĉar la signifo ni deziras el turni estas figurasence, mi kredas, ke estas pli taŭga uzi transformi. Ĉiukaze, ni devas uzi la neŭtralan modon (aŭ turni aŭ transformi, sed ne turnu).
- R: Dum la partio, ludantoj povas meti kartojn el sia mano front-malsupren sur la tablo kaj transformi ĝin en resurson.
- Resursokartoj estas necesajn ludi kartojn el via mano.
- Memoru, ke estas ne estas transitiva kaj ne havas rektan objekton. Do, ni forigu la n-finaĵon el "necesajn".
- Ni bezonas rolvorteton por inter "necesaj" kaj "ludi".
- R: Resursokartoj estas necesaj por ludi kartojn el via mano.
- La karto iĝas al resursokartoj por fakcio de ties elekto.
- Ni forigu "al", ĉar ĝi estas ne bezonata.
- Ĉar la leganto ne scios, al kiu persono "ties" aludas, ni uzu la elekto de la ludanto.
- R: La karto iĝas resursokartoj por fakcio de la elekto de la ludanto.
- Multaj resursokartoj por la sama fakcio estas ariĝi, kaj meti apud la fakcia indikilo de resursoj.
- "Ariĝi" estas tre malĝusta, ĉar
- "Ariĝi" ne ekzistas.
- "Ariĝi" signifus, ke la resursokartoj kolektus sin en aron, sed tiu, kiu kolektas estas la ludantoj. Ĉiukaze, ni uzus "arigi".
- Ne havas sencon uzi la neŭtralan modon (t.e., kun la i-finaĵo) post "estas" tie ĉi. Vi volis uzi iun participon (t.e., estas arigataj, estas arigitaj aŭ estas arigotaj). La ĝusta participo estas -itaj.
- La vorto grupigitaj estas pli taŭga ol arigitaj, ĉar aroj estas por ne esence ligitaj objektoj[8], kaj grupoj, por objektoj distingitaj laŭ komuna eco[9]
- Ni ankaŭ inkludas kune por precizigi la manieron grupigi la resursokartojn.
- "Meti" ankaŭ devas havi participon -itaj.
- "Apud" esprimas precize netuŝan proksimecon[10], sed la resursokartoj do povas tuŝi la indikilon. Anstataŭe, ni povas uzi proksime de.
- Ĉar "fakcia" estas skribita kiel a-vorto, tiu signifus ke la resursokartoj povas esti metita proksime de ajna indikilo. Sed tio ne veras. Oni metu la resursokartoj proksime de la indikilo nur de la specifa fakcio. Do, ni uzu la resurs-indikilo de la fakcio.
- R: Multaj resursokartoj por la sama fakcio estas grupigitaj kune, kaj metitaj proksime de la resurs-indikilo de la fakcio.
- Ĉiuj nemarkitaj resursokartoj indikas kiom resursoj estas disponeblajn por uzi en ĉi tiam vico.
- Ni bezonas enmeti da inter "kiom" kaj "resursoj".
- Memoru, ke oni ne bezonas aldoni n-finaĵon al o-vorto post esti!
- Oni uzu tablevortojn je -am kiel ili estas e-vortecaj vortetoj tempaj. Tiam signifas "en tiu tempo/fojo". Ĉar ni apenaŭ mencios la temantan tempon (la vico), ni, anstataŭ, bezonas uzi tiu.
- R: Ĉiuj nemarkitaj resursokartoj indikas kiom da resursoj estas disponeblaj por uzi en ĉi tiu vico.
- Ĉiuj markitaj resursokartoj indikas kiom resursoj estis uzitaj ekde via lasta malmarkiga fazo.
- Kiel jam menciita, ni bezonas enmeti da inter "kiom" kaj "resursoj".
- "ekde via lasta malmarkiga fazo" estas malĝusta traduko de "in the current turn". Ni uzu "en ĉi tiu vico", kiel en la antaŭa frazo.
- R: Ĉiuj markitaj resursokartoj indikas kiom da resursoj estis uzitaj en ĉi tiu vico.
- La kutimo por indikiloj uzitaj por resursokartoj estas
- Ĉar oni uzas la indikilojn kutime, ni uzu -ataj anstataŭ "-itaj". Legu ĉi tiun artikolon pri pasivaj participoj.
- R: La kutimo por indikiloj uzataj por resursokartoj estas
- Verdaj por Infanoj de Geo, Nigraj por Ombra Legio, Ruĝaj por Ruĝa Flago, Bluaj por Domo de Nobeloj, kaj Blankaj por L' Imperio.
- Tamen la angla versio uzas majusklojn por la nomoj de la koloroj, ni uzu minusklojn.
- Tamen "Ombra Legio" estas ĝusta traduko de Dark Legion, mi pensas, ke estas pli taŭga uzi Malhela Legio, ĉar Malhela estas la traduko por "Dark" en "Dark Lord" en La Mastro de la Ringoj.
- R: verdaj por Infanoj de Geo, nigraj por Malhela Legio, ruĝaj por Ruĝa Flago, bluaj por Domo de Nobeloj, kaj blankaj por L' Imperio.
- Disponeblaj (nemarkitaj) resursokartoj estas necesaj ludi kartojn el via mano.
- Ni bezonas por inter "necesaj" kaj "ludi".
- R: Disponeblaj (nemarkitaj) resursokartoj estas necesaj por ludi kartojn el via mano.
HappyMilk (talk) 06:54, 24 June 2023 (CEST)
Notoj pri la subsekcio "Aranĝo de Karto"
- Lasu vidi al tipan aranĝon de karto.
- Neniam traduku anglan let's <verbo> laŭvorte. Plejofte, vi volas forigi let's, specifi la personan pronomon (preskaŭ ĉiam ni), kaj traduki la verbon al la volitivo (t.e., kun '-u').
- Ĉar "vidi" estas transitiva verbo kun rekta objekto, ni ne povas uzi "al".
- Ankaŭ, ĉar nur ekzistas unu aranĝo de karto, ni bezonas meti la.
- R: Ni vidu la tipan aranĝon de karto.
- L' Emblemo de la frakcio montras kiun frakcion la karto apartenas.
- R: La emblemo de la frakcio montras al kiu frakcio la karto apartenas.
- Mankas tradukon por in this case the Red Banner faction.
- Rimeda Kosto
- Estas pli bone, se ni kunligas ĉi tiujn vortojn.
- R: Rimedkosto
- La rimedkosto de la karto montras ĉi tie kiel numero.
- La kosto ne montras nenion. Pli ĝuste la koston montras iu. Do, ni devas uzi la pasivan voĉon.
- Atentu la diferencon inter "numero" kaj nombro. "Numero" temas pri identeco. Nombro temas pri matematika valoro. Se vi ne scias kiun vorton uzi, pensu "ĉu oni povas fari matematikajn operaciojn kun tiu ĉi 'number'? Aŭ ĝi nur funkcias kiel nomo/identigilo de ion?" Se vi respondas "jes" al la unua, uzu nombro. Se vi respondas "jes" al la lasta, uzu numero. Ĉikaze, ni devas uzi nombro.
- R: La rimedkosto de la karto estas montrita ĉi tie kiel nombro.
- La kosto estas la Kvanto da rimedkartoj vi bezonu spezi - en ĉi tiu okazo kvar rimedkartoj.
- "Kvanto" ne devas komenci majuskle ĉi tie.
- Tiu ĉi frazo devas esti dividita en du subfrazoj. Ni devas aldoni ", kiujn" post "rimedkartoj".
- "Bezonu" ne devas esti en vola modo. Ni devas uzi "bezonas", prezence.
- Spezi temas pri transmeti de iu loko al alia (angle transfer). Ni bezonas uzi "elspezi", ĉar ĝi ne precizigas la celo de la kartoj.
- Anstataŭ uzi dividostrekon (-), ni devas uzi haltostrekon.
- Tamen "en ĉi tiu okazo" ĝustas, ni povas uzi aŭ ĉikaze.
- Ĉar la angla versio skribas "kvar" ciferale, estas pli bone ni uzu 4.
- R: La kosto estas la kvanto da rimedkartoj, kiujn vi bezonas elspezi — ĉikaze 4 rimedkartoj.
- Fidelecaj Markoj
- Kial vi elektis uzi fideleca anstataŭ lojaleca? Mi kredas, ke lojaleca estas pli taŭga, ĉar, ĝi ŝajnas, kaj signifas ion, pli proksime al loyalty.
- R: Lojalecmarkoj
- La lojalecmarkoj indikas kiom rimedkartoj de rimedkosto devu pagi kun la fakciaj propaj rimedoj
- Ĉiam vi uzus kiom antaŭ nekvanta vorto (ĉikaze "rimedkartoj"), vi devas aldoni da post kiom.
- Ĉar ekzistas ununura rimedkosto, ni devas meti artikolon la antaŭ "rimedkosto".
- Ĉu ni volas, ke la leganto devi pagi? Ne, la leganto reale devas pagi. Do, ni anstataŭigas "devu" por devas.
- Kiu devas pagi? La leganto. Do, ni devas precizigi vi antaŭ devas.
- Atentu ne konfuzi kun kaj per. Kun temas pri akompano. Per temas pri uzado. Do, ni anstataŭigas kun por per.
- Estas pli ĝuste diri "la propraj rimedoj de la frakcio".
- R: La lojalecmarkoj indikas kiom da rimedkartoj de la rimedkosto vi devas pagi per la prorpaj rimedoj de la frakcio
- ĉi-kaze du ruĝaj rimedoj el la Ruĝa Flago frakcio
- Ĉu ni vere bezonas precizigi, ke la rimedoj estas "ruĝa"?
- R: ĉi-kaze du rimedoj el la Ruĝa Flago frakcio
- la resto de rimedkosto povu pagi ian ajn alian tipon de rimedoj.
- Ni bezonas meti artikolon la antaŭ "rimedkosto".
- Same kiel la antaŭlasta frazon, ni uzu "povas esti pagita per" anstataŭ "povu pagi". Kaj, ĉar "ian ajn alian tipon" estos post "per", ĝi ne estos en akuzativo plu.
- "Alia" ne estas bezonata, ĉar la rimedkosto ankaŭ estas pagebla per la sama speco de rimedoj.
- "Tipo" estas malĝusta tie ĉi. Ni devas uzi speco, anstataŭe.
- R: la resto de la rimedkosto povas esti pagita per ia ajn speco de rimedoj.
- Arto de Karto
- Arto referas al la tuto de la maniero, ne al specifa bildaĵoj. Ni devas uzi artaĵo anstataŭe.
- Kiel aliaj konceptoj, ni povas kunligi la vortojn en Kartartaĵo.
- R: Kartartaĵo
- La bildo ne havas afekton je la ludo.
- "Ne havas" devas esti kusiva.
- Afekto ne estas la ĝusta traduko por effect, almenaŭ ne por ni. Anstataŭe, ni devas uzi efiko.
- Je estas malĝusta prepozicio por ĉi tiu kazo. Anstataŭe, ni uzu en.
- Ludo signifas, angle game, ne gameplay. Antataŭe, ni uzu ludado.
- R: La bildo ne havas efikon en la ludado.
- L' artaĵo estas nur por estetiko, aldoni la temon kaj ĉirkaŭaĵon de la ludo.
- Ĉar l' estas uzata ĉefe en poezio[11]. Estas pli bone, ke ni uzu la, komplete.
- Angle, la frazo diras "lending to the game's theme".
- "Aldoni" devas esti en participo kaj adverbe: aldonante.
- La artaĵo ne aldonas nenion. Pli ĝuste la artaĵo aldonas al la temo (ne akuzative).
- Ĉirkaŭaĵo estas malĝusta traduko de setting. Estas pli bone uzi scenaro. Ni bezonas artikolon.
- R: La artaĵo estas nur por estetiko, aldonante al la temo kaj la scenaro de la ludo.
- Gi ankaŭ helpas ludantojn...
- Vi forgesis uzi ĝ por ĝi!
- R: Ĝi ankaŭ helpas ludantojn...
- Karta Nomo
- Kiel aliaj konceptoj, ni povas kunligi la vortojn en Kartnomo.
- R: Kartnomo
- Karta Speco
- Kiel aliaj konceptoj, ni povas kunligi la vortojn en kartospeco.
- R: Kartospeco
- Ĉi tiu linio entenas la speco(j)n de la karto.
- Memoru, ke enteni havas la nuancon de ne ellasi. Estas pli bone uzi enhavi.
- "Speco(j)n" devas esti kursiva.
- R: Ĉi tiu linio enhavas la speco(j)n de la karto.
- Ĉiu kartospeco estas regita de specaj reguloj, kaj estas kutime rilatita al reguloj trovita sur aliaj kartoj.
- Memoru, ke speca estas malsama ol specifa. Speca signifus typey, kindy. Specifa, specific.
- Kio estas trovita? La (multaj) reguloj. Do, "trovita" devas esti en multnombro (trovitaj).
- R: Ĉiu kartospeco estas regita de speifaj reguloj, kaj estas kutime rilatita al reguloj trovitaj sur aliaj kartoj.
- Kolorita Limo
- Ni ne bezonas uzi kolorita. Ni nur bezonas diri kolora.
- Limo signifas "linio, kie finiĝas io abstrakta"[12]. Prefere, ni povas uzi rando, kiu signifas "ĉirkaŭa ekstrema parto de la surfaco de objekto"[13]
- R: Kolora Rando
- La rando ĉirkau karto montras kiun frakcion ĝi alapartenas.
- Vi forgesis la ŭ por "ĉirkaŭ"!
- Ni ankaŭ bezonas "la" inter "ĉirkaŭ" kaj "karto".
- Anstataŭ "kiun frakcion", ni devas uzi "al kiu frakcio".
- Alaparteni ne ekzistas. Ni uzu simplan apartenas.
- R: La rando ĉirkaŭ la karto montras al kiu frakcio ĝi apartenas.
- En ĉi tiu ekzamplo, la Estro de Sindikato de Diabletoj karto havas ruĝan ĉirkaŭan randon, montri — kune la emblemo de frakcio — ke ĉi tiu Ruĝa Flago karto.
- Estas ekzemplo, ne ekzamplo!
- Estas mal ĝusta skribi "Estro de Sindikato de Diabletoj karto". Ĝuste estas skribi "karto Estro de Sindikato de Diabletoj". Vidu ĉi tiun artikolon pri identiga priskribu.
- Tamen "diableto" ŝajnas kiel ĝusta traduko de "_imp_", la estaĵoj nomigitaj "imps" ŝajnas pli simile al gnomoj. Mi kredas, ke "gnomoj" estas pli bona traduko por "imps.
- La komenco de la subfrazo estas malĝusta. Ni devas komenci ĝin per morfemo "kiu".
- Ĉar la rando estas montranta (_revealing_) prezence, ni uzu "montras", anstataŭ "montri", infinitive.
- Eble sonas strange, sed oni devas meti "kun" post "kune".
- Ĉar ni parolas pri specifa frakcio, ni devas uzi artikolon "la" post "emblemo de".
- Vi mankis meti la verbon "estas" inter "ĉi tiu" kaj "Ruĝa Flago karto"!
- Same je la kazo "Estro... karto", vi devas meti "karto" antaŭ "Ruĝa Flago".
- Malsame je tiu kazo, ĉar "Ruĝa Flago" ne estas priskribo de "karto", ni uzu "de la" inter "karto" kaj "Ruĝa Flago".
- R: En ĉi tiu ekzemplo, la karto Estro de Sindikato de Gnomoj havas ruĝan ĉirkaŭan randon, kiu montras — kune kun la emblemo de la frakcio — ke ĉi tiu estas karto de la Ruĝa Flago.
- Karta Teksto
- Ĉar la kartonomo, la kartospeca linio, la gustteksto, kc, ankaŭ estas kartaj tekstoj (tekstoj de la karto), pli bone ni faru vorton "kartoteksto", kiu signifos precize tion, kion ni priskribas en ĉi tiu alineo.
- R: Kartoteksto
- Kromaj ebloj kaj reguloj...
- Atentu, ke "eblo" ne estas ekzakta sinonimo de "kapablo". "Eblo" signifas angle "possibility"; "kapablo", "ability". Por ĉikazo, ni uzu "kapabloj".
- R: Kromaj ebloj kaj reguloj...
- Gusta Teksto
- Tamen "gusta" estas tre taŭga traduko por "flavor", atentu, ke nek en Esperanto nek en multaj aliaj lingvoj "gusto" havas ĉi tiun sencon. "Gusta teksto" ja signifus laŭvorte, ke la teksto estas gusta (tasty text). Do, ni devas fari vorton "gustteksto".
- R: Gustteksto
- La gustteksto * ne havas efikon en reguloj de la ludo.
- Vi forgesis traduki always written in italics!
- Ni devas traduki "has no effect" kiel "havas neniun efikon".
- Ni bezonas meti artikolon "la" antaŭ "reguloj".
- R: La gustteksto, ĉiam skribita kursive, havas neniun efikon en la reguloj de la ludo.
- Kiel la kartartaĵo, ĝi estas tie pro intereseco, donanta al arta placo de la ludo.
- La sufikso "-ec" ne estas bezonata. Ni uzu "intereso".
- Kiam oni uzas "-anta" adjektive, oni priskribas ion. Ĉi tio ne estas nia kazo. Por esprimi ke, la gustteksto kaj estas kaj donas, oni uzas la sufikson "-ante", adverbe.
- Ni devas uzi "aldoni" anstataŭ "doni".
- Pri "placo":
- "Placo" signifas angle "place". Vi volis skribi "plaĉo".
- "Allogo" estas pli ĝusta traduko por "allure".
- R: Kiel la kartartaĵo, ĝi estas tie pro intereso, aldonante al arta allogo de la ludo.
- La valoro sur la deksten en la ruĝa cirklo estas la ataka (ATK) valoro de * estaĵo.
- La valoro sur la maldekstren en la verda ŝildo estas ĝia {ColoredText|defenda|#c00}} (DEF) valoro.
- Vi skribis malbone "dekstren"!
- Vi ankaŭ konfuzis la vortojn "dekstra" kaj "maldekstra"! La atakvaloro estas maldekstre, kaj la defensvaloro, dekstre.
- Ankaŭ, la finaĵo "-en" montras movon.
- Anstataŭ "ataka/defenda valoro" ni uzu "atakvaloro/defendvaloro".
- Ni ankaŭ bezonas meti artikolon "la" inter "de" kaj "estaĵo".
- R: La valoro maldekstre en la ruĝa cirklo estas la atakvaloro (ATK) de la estaĵo.
- R: La valoro dekstre en la verda ŝildo estas ĝia defendvaloro (DEF).
- Ĉi tiuj valoroj estas uzitaj kiam * karto ekiĝas batalon.
- Atentu pri la ĝusta uzado de la participoj: "-ita" temas pri plenumiĝitaj agoj. Ĉu la uzo de la valoroj estas plenumiĝita? Ne, la uzo de ili estas ripeta. Do, ni uzu "-ata". Memoru ĉi tiun regulon!
- "Karto" bezonas artikolon "la".
- Anstataŭ "ekiĝas" uzu "engaĝiĝas en" kaj forigu la n-finaĵon el "batalon".
- R: Ĉi tiuj valoroj estas uzataj kiam la karto engaĝiĝas en batalo.
- La piedlinio enhavas informon pri la ludo, kaj la "numero de kolektano" de * karto kaj versio.
- Ial mi ne tute komprenas, ni devas uzi "informojn" multnombre.
- Memoru la diferencon inter "-ano" kaj "-anto"!
- Ni ankaŭ devas kunligi "numero" kaj "kolektanto". Ni povas uzi "kolektanto-numero".
- "Karto" ankaŭ bezonas artikolon "la".
- Atentu pri la signifon de "card's" ĉe "card's 'collector's number' and version". Ĝi priskribas ne nur la kolektanto-numero, sed ankaŭ la versio. Do, ni uzu "'kolektanto-numero' kaj versio de la karto.
- R: La piedlinio enhavas informojn pri la ludo, kaj la "kolektanto-numero" de karto kaj versio.
HappyMilk (talk) 03:00, 27 June 2023 (CEST)
Notoj pri la subsekcio "Ludanta karton"
- Ludanta karton
- Anstataŭ participo "ludanta", ni devas uzi la infinitivo "ludi".
- Eĉ se la angla versio uzas "card" minuskle, ni devus uzi "Karton", nomuskle, por kongrui kun la resto de la artikolo.
- R: Ludi karton
- Karto estas ludota ĉi tiel
- "Estas ludota" signifus, ke la baldaŭa ludado de la karto ripetas. Sed ni ne parolas pri baldaŭa ludado, pri ripeta ludado. Do, ni devas uzi "ludata".
- Tamen "tiel" temas pri maniero, ĝi estas pronomo, kaj ni bezonas adverbo. Do, anstataŭ "ĉi tiel" ni uzu "tiamaniere".
- R: Karto estas ludata tiamaniere:
- La ludanto certigas* ke ĉiuj farendaĵoj (se iu ajn estas) skribitaj sur la karto estas satitaj.
- Antaŭ ĉiu subfrazo, oni devas uzi komon (,).
- Laŭ Vikivortaro, "farendaĵo" signifas "io, kio devas esti farata; afero por fari; tasko". Pli ĝuste ni traduku "prerrequisite" kiel "antaŭkondiĉo".
- Por traduki "if any", oni uzas "se entute".
- "Sati" estas netransitiva verbo. Do, oni ne povas uzi ĝin en pasivo. Pli ĝuste ni uzu "plenumigitaj".
- Ĉar la frazo ne vere finiĝas tuj antaŭ la krampo, ni forigu la punkto (.).
- R: La ludanto certigas, ke ĉiuj antaŭkondiĉoj (se entute) skribitaj sur la karto estas plenumigitaj
- (se tioj estas ne plenumitaj, la karto ne estas permesita ludi.)
- Pli ĝuste ol uzi "tioj" estas uzi "ili", ĉi-kaze.
- Tamen "estas ne" estas gramatike ĝusta, ĉi-kaze estas pli bone uzi "ne estas".
- "La karto ne estas permesita ludi" estas nekohera. Ĉu ĝi signifas, ke oni malpermesis al la karto ludi iu ludon? Ne, oni malpermesis al la ludanto ludi la karton. Do, anstataŭ "estas permesita/lasita", ni devas uzi "povas esti", kaj anstataŭ "ludi", ni uzu "ludita", pasive participe.
- R: (se ili ne estas plenumitaj, la karto ne povas esti ludita.)
- Identiganta la frakcio* de la karto, la ludanto pagas la frakcia* kosto de potenco per marki la kongruanta* kvanto* da nemarkiĝe rimedkartoj de tiu frakcio.
- Participoj kiel a-vortoj estas uzata por priskribi o-vortoj. Por priskribi agoj (ĉi-kaze la pagado de la ludanto), oni devas uzi participojn kiel e-vortojn.
- Do "frakcio" devas esti en akuzativo.
- Anstataŭ "kosto de potenco", ni devas kunligi ĉi tiuj vortoj, farante "potencokosto".
- Ĉar "pagi" estas transitiva verbo, ni bezonas akuzativigi la rektan objekton "frakcian potencokoston".
- Ni ankaŭ devas, aŭ precizigi, ke la frackia potencokosto estas de la karto, aŭ uzi pronomon.
- Ni ne bezonas uzi "per" post "potencokoston".
- Ni bezonas uzi la prepozicio "-ante" por "marki".
- "Kongruanta" estas malĝusta. Anstataŭe ni povas uzi "respondan".
- Ĉar "markante" estas transitiva verbo, ni bezonas fari "kongruanta kvanto" akuzative.
- "Nemarkiĝe" ne estas termino de Arcmage. Ni uzu "nemarkitaj"
- R: Identigante la frakcion de la karto, la ludanto pagas la frakcian potencokoston de la karto markante la respondan kvanton da nemarkitaj rimedkartoj de tiu frakcio.
- La karto estas metita en la ludejon, se ĝi estas resolvita.
- Memoru, ke ni havas terminon "enlude". Prefere ĝin ni uzu anstataŭ "en la ludejon".
- Ni ankaŭ ne bezonas la komon (,).
- La prefikso "re-" temas pre ripetado. Ĉu la karta metado okazas ripete? Ne, ĝi nur okazas unuope. Do, ni uzu simpla "solvita".
- R: La karto estas metita enlude se ĝi estas solvita.
- Notu, ke markiĝe rimedkartoj estas konsideritaj okupitja ĝis plenfino de ĉi tiu vico, kaj ne povas esti uzataj por provizi potencon pro alie ludadi.
- "Notu" esprimas konservado en la memoru. Tamen ĝi estas taŭga, mi kredas, ke estas pli bone uzi "Observu".
- Kiel "nemarkiĝe", ni uzu "markitaj" anstataŭ "markiĝe".
- "Konsideritaj" signifus, ke oni jam finis konsideri. Tio estas malvera. Ni ripete konsideras la markitajn rimedkartojn kiel opukitaj. Do, ni uzu "konsiderataj".
- "Okupi" signifas "teni/preni lokon", "tiri atenton/intereson/aktivecon". Pri markitaj rimedoj, ni povas uzi "eluzi".
- Vi ankaŭ misletrumis la finaĵo de "okupitaj"!
- Estas pli ĝuste traduki "consumed for this turn" kiel "eluzitaj por ĉi tiu vico".
- "Pro" montras kaŭzon aŭ motivon. Ni bezonas uzi "pro", ĉar ĝi montras celatan uzon.
- R: Notu, ke markitaj rimedkartoj estas konsiderataj eluzitaj por ĉi tiu vico, kaj ne povas esti uzataj por provizi potencon por alie ludadi.
- Eĉ se la karto rezultas ne resolvi (ludi)
- "Rezulti" temas pri logiko. Prefere ni uzu "finiĝus", kiu signifas, ke la karto ĉesus supoze.
- Vi forgesis uzi la pasiva participo por "resolvi" kaj "ludi"!
- R: Eĉ se la karto finiĝus ne solvita (ludita)
- kiu * okazus ĉar interludado de reguloj
- "Kiu" temas pri identeco. Ĉi-kaze ĉar ni parolas pri afero (la ne-solvado de la karto) ni bezonas uzi "kio".
- Ni bezonas uzi la verbon "povi" antaŭ "okazus". "Povi" ricevos la -us finaĵon de "okazus", kiu ricevos -i.
- Ĉi-kaze ni havas bonan ŝancon uzi "pro", anstataŭ "ĉar". "Pro" estas pli ĝusta ĉar ĝi montras la kaŭzon de la ne-solvado: la interagado de reguloj.
- "Interludado" ne ekzistas. "Interagado" estas pli komprenebla.
- R: kio povus okazi pro interludado de reguloj
- la pagita potenco ne * regajnas nek repagas dum ĉi tiu sama vico.
- Tamen "pagita" estas ĝusta, "eluzita" ests pli taŭga, ĉar ĝi havas nuancon pri "ĝisfine uzi".
- Vi forgesis uzi "estas" antaŭ "reganas"! Ni ne povas diri "La potenco ne regajnas nek repagas", ĉar la as-tempo implicas, ke estas la potenco mem kiu povus agi la regajnado kaj la repagado. Kion ni neas tie ĉi estas, ke la potenco la uzanto ne povas regajni potencon, kaj neniun repagos ĝi al ri. Do, ni parolu pri la potenco pasive, kaj ni esprimu ĝia rolon ĉe la ne-regajnado kaj la ne-repagado kiel "ne estas regajnita nek repagata"
- R: la eluzita potenco ne estas regajnita nek repagita dum ĉi tiu sama vico.
- Tioj varias grande el karto al karto.
- Memoru, ke tabelvortoj je -o montras aferon. Ĉi-kaze, estas pli ĝusta kaj simpla, se ni uzas pronomon "ili".
- "Grande" estas laŭvorta traduko por "greatly". Estas pli bone uzi "multe".
- La prepozicio "el" implicas movon. Por ni sufiĉas uzi "de".
- R: Ili varias multe de karto al karto.
- "Ĉi tiu karto povas nur ludi se ve tenas malpli * estaĵojn ol via(j) kontraŭulo(j)."
- Kartoj ne povas ludi. Povas ludi nur homoj. Kartoj povas esti ludita (pasive). Do, ni uzu "esti ludita" anstataŭ "ludi".
- Ni ne volas, ke "nur" esti tie. Ni bezonas ĝin post "ludata".
- Vi misletrumis "vi"!
- "Tenas" estas malĝusta. Ĝi signifas "to hold". Por traduki "control", ni uzu "regi".
- Kiam vi havas kvantan vorton, kiel "malpli", kaj ne-kvantan vorton, kiel "estaĵojn", vi devas uzi la prepozicion "da" por montri, ke kaj la kvanta kaj la ne-kvanta vortoj rilatas. Kiam oni faras tion ĉi, oni forigas la n-finaĵon.
- R: "Ĉi tiu karto povas esti ludata nur se vi regas malpli da estaĵoj ol via(j) kontraŭulo(j)."