Talk:Rekomendoj por traduki en esperanton

From Arcmage Wiki
Jump to navigation Jump to search

Seksa signifo de "Sireno"

Laŭ la PIV, Sireno estas, specife, virinkorpa (inseksa); t.e. mermaid. Ĉar la PIV ne prezentas neniun sekse neŭtralan radikon, mi proponas, ke ni uzu Sireno neŭtrale, kaj sirenino por la ina signifo, sireniĉo por la iĉseksaj (virseksa) uloj, kaj sirenipo por la neduumaj uloj. Se oni havas alian pli ĝustan opcion, bonvolu kunhavigi ĝin! Vidu [artikolo pri Seksa signifo de O-vortoj]. HappyMilk (talk) 02:17, 23 June 2023 (CEST)

Traduko de Tauroch

Tauroch elvenas el auroch (Esperante, uro) kaj, eble, taurus (Esperante, taŭro). Se ni farus elpensitan vorton simile, ni farus Turo, sed tiu vorto jam ekzistas. Ni povus uzi Taŭr-uro, kaj eble ĝi estus pli klara, sed mi preferas la novan vorton Taŭroĥo. Bonvolu kunhavigi viajn opiniojn! HappyMilk (talk) 02:17, 23 June 2023 (CEST)

Traduko de Warg

Mi ne trovis tradukon por Warg. Tiu traduko devas esti kreita por la traduko de La Mastro de l' Ringoj, sed mi ne trovis ĝin. Mi kreis la vorton Ŭargo, sed alia opcio estas Vargo. Neniu el tiuj vortoj ekzistas. Bonvolu esprimi viajn opiniojn. HappyMilk (talk) 02:21, 23 June 2023 (CEST)